Informoj pri Munkeno


                                       erstellt am / farita je 2006-05-15


Promeno

Urbomapo

Hier ist eine kleine Bildergalerie über die Sehenswürdigkeiten von München
Jen kelkaj vidindaĵoj de Munkeno

Die Bennokirche (Maxvorstadt)

Das Schloss Nymphenburg

 Stiegelmairplatz               Glyptothek              Königstor

        Residenz                Isartor              Isar mit Deutschem Museum

..............................................................................................................

 links Feldherrenhalle  Mitte Frauenkirche  rechts Theatinerkirche

Kiel Romo, Parizo aŭ Londono, Munkeno havas sian unikan specifan atmosferon de kultura vivo, de arto, de vivoĝuo. Ĝi estas gaja bavara metropolo, markita de la konstruemo de la "Wittelsbacher"-dukoj, princoelektistoj kaj reĝoj, kiuj rezidis ĉi tie pli ol 650 jarojn, ili kreis la fundamenton por mondfamaj artokolektoj de la urbo kaj donis esencajn impulsojn al la kultura vivo. Hodiaŭ la civitanoj formas la bildon de la urbo. Ili konservas la historian heredaĵon - kaj alkonstruas modernaĵojn: ekzemple vastajn zonojn por pied-irantoj en la malnovurbo, kiuj faris Munkenon metropolo pli aminda ol iam antaŭe.

Promeno

Propono por vizitantoj, kiuj volas ĝui gravajn vidindaĵojn en senhasta duhora rondiro. Starto: ekde la ĉefstacidomo direkte al "Stachus". Tie tra la Karla-Pordego en la zono de piedirantoj de la malnovurbo. Maldekstre la renesanca fasado de Mikaela-Preĝejo; malantaŭ tiu la Katedralo de Nia Sinjorino, emblemo de Munkeno. Pluen al Marienplatz, la historia koro de la urbo, kun la nova urbodomo (plurfoje dum la tago sonorilludo) kaj la malnova urbodomo; de ĉi tie tra la "Burgstrato" al Malnova Korto, la unua rezidejo de la urbo. Rekte pluen al Max-Josef-Placo (Nacia teatro, Rezidejo, vido tra la "Maximilianstrato" al Maximilianeo). Poste tra Residenzstrato - kun ekskurseto en la belajn interkortojn de la Rezidejo - al "Odeons-Placo" (Teatina Pregejo, vido tra "Ludwigstrato" al la triumfarko "Siegestor") Reiro al la ĉefstacidomo: tra Briennerstrato, Maximiliansplaco kaj Stachus, Kvazaŭ en rapidega filmado vi travivas tiele la kortegan kaj burĝan, la imponan kaj la hejmecan Munkenon.

Urbomapo

Vi povas vidi urbomapon pere la servo de la germanlingva ttt-paĝo

"Stadtplandienst"

Se vi ekzemple serĉas la renkontiĝejon de nia Klubo vi devas tajpi:

Stadt (urbo)   Straße (strato)   Nummer(numero)   Postleitzahl (poŝta kodo)

München        Schwanthalerstraße    80               80333
Poste aperas parto de la urbomapo, kiu montras la adreson

La sekva listo eble helpos al vi trovi la vidindaĵojn sur la mapo:
vidindaĵo                                       strato, numero:
--------------------------------------------------------------------------
ĉefa stacidomo (Hauptbahnhof)                   Bahnhofplatz
Stachus                                         Karlsplatz
Mikaela Preĝejo (Michaelskirche).               Ettstraße
Katedralo de Nia Sinjorino (Frauenkirche)       Frauenplatz
nova urbestra domo (neues Rathaus)              Marienplatz
malnova urbestra domo (altes Rathaus)           Marienplatz
malnova korto  (alte Rezidenz)                  Burgstraße 
nacia teatro (Nationalteater)                   Maximilianstraße
rezidejo (Residenz)                             Residenzstraße
bavara parlamento (Maximilianäum)               Maximilianbrücke
Teatina Preĝejo (Teatinerkirche)                Odeonsplatz
triumfarko (Siegestor)                          Ludwigstraße

zurueck / reen!